Asema skribo estas senvorta malferma semantika formo de skribo. La vorto asema signifas "havanta neniun specifan semantikan enhavon" aŭ "sen la plej malgranda unuo de signifo." Kun la nespecifeco de la asema skribo venas signifovakuo kiu restas plenigenda kaj interpretneda por la leganto. Ĉio tio estas simila al la maniero oni deduktus signifon de abstrakta artaĵo. Aseme skribo estas hibrida arta formo kiu miksas tekston kaj bildon en unueco kaj tiam fiksas ĝin libere al arbitraj subjektivaj interpretoj. La malferma naturo de asemaj verkaĵoj ebligas ke signifo povas okazi trans lingva kompreno. Asema teksto povas esti "legata" en simila maniero sendende de la natura lingvo de la leganto. Multoblaj signifoj por la sama simboleco estas alia ebleco por asema artaĵo, tiu signifas ke asema skribo povas esti multsemantika aŭ havi nulan signifon, senlimaj signifoj aŭ ĝia signifo povas evolui super la tempo. Asemaj artaĵoj lasas la leganton decidi kiel traduki kaj esplori aseman tekston; en ĉi tiu senco, la leganto fariĝas kun-kreinto de la asema artaĵo. Multoblaj signifoj por la sama simboleco estas alia ebleco por asema verko.