La Orienta olivhipolao aŭ Pala hipolao estas birdo de la grupo de la hipolaoj. Ĝi estas nuntempe konsiderata membro de la akrocefalenaj hipolaoj, de la familiode la Akrocefaledoj, en la genro Hippolais. Ĝi estis iam konsiderata parto de pli ampleksa specio nome la Olivhipolao, sed sekve de moderna taksonomia disvolviĝo, tiu specio estas nuntempe plej ofte konsiderata kiel du specioj kiuj estas la jenaj:
Izabela hipolao, Hippolais opaca, and
Orienta aŭ Pala hipolao, Hippolais pallida.
Ĝi estas malgranda paserina birdo, troviĝanta en seka malferma kamparo, inklude terkultivejoj, kun arbustoj aŭ kelkaj arboj. La ino demetas 2-3 ovojn en nesto malalte en subkreskaĵaro aŭ arbusto. Kiel ĉe plej parto de akrocefaledoj, la Pala hipolao estas insektovora.
Ĝi estas malgranda birdo, pli kiel tre pala Kanbirdo ol ties parenco la Melodia hipolao. Plenkreskuloj havas tute palbrunan dorson kaj blankecajn subajn partojn. La beko estas forta kaj pinteca kaj la kruroj grizaj. Ambaŭ seksoj estas identaj, kiel ĉe plej parto de akrocefaledoj, sed junuloj estas pli sablokoloraj ventre. Ili havas karakteran subenan vostomovon.
La Pala hipolao reproduktiĝas en sudorienta Eŭropo kaj Mezoriento.